Bliĉ Vikio
Advertisement


Ŝiba Kajen (志波 海燕, Shiba Kaien) estas eksa vickapitano de la dektria divizio en Gotejo 13. Li servis sub la komando de Ukitake Ĵuŝiro ĝis sia morto de la manoj de la sama kavulo (hollow), kiu mortigis Ŝiban Mijakon, la edzinon de Kajen.

Kajen estis la frato de Kukaku kaj Ganĵu.

Aspekto[]

Kajen estis sufiĉe alta kaj aspektis junece. Li havis glaŭkajn (bluaverdajn) okulojn kaj pintajn ebonkolorajn harojn. Li portis laŭnorman uniformon kaj kutime vickapitanan signon sur maldekstra brako. Sur maldekstra antaŭbrako li havis la tatuon en formo de simbolo de Ŝiba familio. Oni kostatas, ke Kurosaki Iĉigo aspekte tre similas al Kajen, Kuĉiki Bjakŭja ankaŭ rimarkis tiun similecon. Dum gefratoj de Kajen, Kukaku kaj Ganĵu, ne rimarkas aŭ nur aspekte ne rimarkas tiun similecon.

Personeco[]

Kiel tre societema, Kajen estis estimata de multo da membroj de dektria divizio. Li estis sincera kaj kombinis en si krudelan karakteron kaj decan sintenadon. Li egale rilatis al ĉiuj siaj kunbatalantoj, sendepende de iliaj sociaj statoj kaj rangoj.

Spirita glavo[]

Neĵibana (捩花)

  • Ŝikajo: Elliberiga komando «Ondigu maron kaj ĉielon» (水天逆巻け, suiten sakamake, Ondigu maron kaj ĉielon/Suprenigu marojn al ĉielo).

Citiloj[]

  • (Al Kuĉiki Rukja) Ĉar nia kapitano estas malforta kaj malsana, kutime mi komandantas ĉion! Tiel vi rajtas nomi min "kapitano Kajen", se vi ŝatas![1]
  • (Al Kuĉiki Rukja) Memoru, ke dum vi estos en mia divizio, mi apudestos al vi, eĉ se mi mortiĝos.[2]

Piednotoj[]

  1. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 134, paĝo 10 (Vol. 16)
  2. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 134, paĝo 2 (Vol. 16)

Galerio[]

__FI__ Kategorio:Rolularo (Personaĵoj) Kategorio:Ŝinigamioj Kategorio:Viroj Kategorio:Vickapitanoj Kategorio:Dektria divizio Kategorio:Ŝiba klano

Advertisement