FANDOM



Unoĥana Retsu (卯ノ花 烈, Unohana Retsu), antaŭe konata kiel Unoĥana Jaĉiru (卯ノ花 八千流, Unohana Yachiru), estis la kapitano de la kvara divizio en Gotejo 13. Ŝi estis unu el la plej maljunaj kaj spertaj kapitanoj kaj la plej bona kuracisto en la Animejo. Ŝia vickapitano estis Kotetsu Isane. Ankaŭ Unoĥana estis la unua persono, kiu havis la nomon «Kenpaĉi».[1]

Aspekto Edit

Aspekte Unoĥana estas juna svelta virino kun bluaj okuloj kaj nigra hararo. Ŝi portas laŭnorman kapitanan uniformon, sed anstataŭ ordinara zono ŝi uzas tradician obi-on. Unoĥana havas longan hararon, kiun ŝi plektas fronte sub mentono en harligo. Tiamaniere ŝi kaŝas la negrandan cikatron, kiu estiĝis dum la batalo kontraŭ Zaraki Kenpaĉi.[2] Antaŭ pli ol 100 jaroj ŝia hararo estis ligita en harvosto, sed ankaŭ fronte. Antaŭ la unua renkontiĝo kun Kenpaĉi ŝi ne ligis ĝin tute.

Malkiel la plimulto da Ŝinigamioj, kiuj portas ilian spiritajn glavojn (Zanpaktojn) sub talizono, Unoĥana havas la glavingon kun longa kordo kaj portas sian glavon traŝultre. Kaj se Unoĥana trovas sin sur la batalkampo kune kun sia vickapitano Kotetsu Isane, Isane portas la kapitanan glavon.[3]

Personeco Edit

Unoĥana havas varman kaj afablan karakteron, kiu laŭas ŝian aspekton. Unoĥana estas miellanga, ĝentila kaj zorgema virino. Ŝi respekte alparolas (uzante honorajn alparolajn formulojn) ĉiujn, inkluzive siajn subalternulojn kaj eĉ malamikojn. Ŝi rare demonstras ajnajn signojn de paniko, sufero aŭ aflikto, ŝi havas grandan devosenton, kiu igis ŝin ordoni malliberigi Jamada Ĥanataro kaj sendi Kotetsu-on Isane-on persekuti Abarai-on Renĵi-on, fuĝintan kun Kuĉiki Rukja. Malgraŭ sia devosento, ŝi volas ankaŭ kuraci preskaŭ ĉiun, kiu bezonas ŝian helpon (inkluzive Renĵi-on, venkitan de lia kapitano, Moskeda-on Gantenbajn-on (kiam Unoĥana alvenis en Hueko Mundo) kaj Vizardojn), kaj alparolas al li (ŝi) kiel al kunbatalanto. Malgraŭ ŝiaj graciaj kaj afablaj manieroj, ŝi komprenigis al ĉirkaŭantoj, ke kvankam ŝi povas esti malsevera, oni ne indas ŝin subtaksi. Malgraŭ ŝia milda naturo, kelkaj membroj de dekunua divizio kaj eĉ ŝiaj kolegoj - kapitanoj timas ŝin.[4]

Citiloj Edit

Kvankam estas bone esti vigla, bonvolu silenci en la malsanulejo. Tiel longe kiel vi ĉi tie estas, ni respondas por viaj vivoj. Bonvolu ne forgesi tion.[5]

Piednotoj Edit

  1. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 520, paĝoj 15-16 (Vol. 58)
  2. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 523, paĝo 15 (Vol. 59)
  3. Animeo «Bliĉ»; Seriero 60
  4. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro -108, paĝo 13 (Vol. 36)
  5. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 180, paĝo 2 (Vol. 21)

Galerio Edit

Ad blocker interference detected!


Wikia is a free-to-use site that makes money from advertising. We have a modified experience for viewers using ad blockers

Wikia is not accessible if you’ve made further modifications. Remove the custom ad blocker rule(s) and the page will load as expected.

Also on FANDOM

Random Wiki