Bliĉ Vikio
Advertisement


Zaraki Kenpaĉi estas aktuala kapitano de la dekunua divizio en Gotejo 13, lia vickapitano estas Kusaĵiŝi Jaĉiru. Ankaŭ li estas la dekunua «Kenpaĉi».[1]

Aspekto[]

Kenpaĉi estas alta, fortmuskola ŝinigamio. Li havas sovaĝan kaj agresan aspekton, kiu tute reflektas lian personecon. Li havas longforman vizaĝon kun elstarantaj vangostoj, senharaj elstarantaj brovaj arkoj, verdajn okulojn kaj longajn nigrajn harojn.[2] Rimarkebla distingaĵo de lia aspekto estas longa maldika cikatro, trapasanta maldekstran parton de visaĝo kaj maldekstran okulon. Estinte infano Kenpaĉi ricevis tiun cikatron de Unoĥana Retsu. Aldone al laŭnorma ŝinigamia uniformo, li portas ŝiritan senmanikan kapitanan haori-on (kiu estis havita de antaŭa kapitano de la dekunua divizio) kaj volvas blankajn bandaĝojn ĉirkaŭ sia ventro.[3] Kenpaĉi faskigas siajn harojn en malmolaj hartufoj, fiksante al ekstremaĵo de ĉiu tufo malgrandan tintilon. Ankaŭ li portas specialan okulbandaĝon sur dekstra okulo. Dum la unua batalo kontraŭ Iĉigo Kenpaĉi-a okulbandaĝo aspektis pli eleganta: ĝiaj randojn estis orosimilaj kaj unu el rimenetoj transiris en ĉeneto.[4]

Spirita glavo[]

Nozaraŝi (野晒)

  • Ŝikajo: Elliberiga komando «Trinku» (呑め, nome).[5]

Citiloj[]

  • (Al Kusaĵiŝi Jaĉiru) "Mi nomis vin Jaĉiru, memore al la sola persono, kiun mi iam admiris".[6]
  • (Al Madarame Ikkaku kaj Ajasegaŭa Jumiĉika) "Do ĉu vi ankaŭ volas batali? Bone! Vi povu preni ilin, sed batalu aliloke: se vi malhelpos kial ŝtonoj sur vojo, mi dishakos vin unuavice".[7]

Piednotoj[]

  1. Oficiala libro de personaĵoj 2: «Masked»
  2. Mangao «Bliĉ»; Kovrilo de Volumo 13
  3. Animeo «Bliĉ»; Seriero 75
  4. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 109, paĝo 3 (Vol. 11)
  5. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 577, paĝo 11 (Vol. 64)
  6. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 114, paĝo 11 (Vol. 13)
  7. Mangao «Bliĉ»; Ĉapitro 139, paĝo 8 (Vol. 16)

Galerio[]

__FI__ Kategorio:Rolularo (Personaĵoj) Kategorio:Ŝinigamioj Kategorio:Viroj Kategorio:Kapitanoj Kategorio:Dekunua divizio

Advertisement